Regionoj de Belorusio

Je plej supra administra nivelo, la orienteŭropa ŝtato estas dividita en ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto) kaj aldone la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko.[1]. La urbo Minsko havas specialan statuson esti ekster administra regiono pro la ĉefurba funkcio, sed aldone ankaŭ estas la administra centro de la Minska regiono, al kies teritorio la urbo mem do ne apartenas.

Je dua administra nivelo, la regionoj estas dividitaj en distriktoj (beloruse nomataj раён "rajon").

La limoj de la regionoj estis fiksitaj en 1960 kiam Belorusio - tiam Belorusa SSR - estis parto de Sovetunio.

  1. statistikaj informoj pri la regionoj de Belorusio (angle)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search